[Date Prev][Date Next][Thread Prev][Thread Next][Date Index][Thread Index]
[skribilo-users] troubles for installing
From: |
Carlos Carleos |
Subject: |
[skribilo-users] troubles for installing |
Date: |
Fri, 30 May 2014 01:17:12 +0200 |
User-agent: |
Gnus/5.13 (Gnus v5.13) Emacs/23.3 (gnu/linux) |
Hi!
I have troubles to install Skribilo. I have tried two ways:
1- Directly installing Guile-Reader on Debian, Ubuntu, OpenBSD systems.
2- By means of GNU Guix on same systems.
Thinking of submitting bug reports, which one is the preferred way?
<><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><><>
Saluton, Ludovik'!
Antaŭ ĉio, multegan dankon pro via laboro pri Skribilo kaj Guix.
Skribilo plaĉas al mi pli ol Scribble; eble pro kutimo, ĉar mi jam
konetis Skribe-on, eble ĉar la aspekto de dokumentfontokodo ŝajnas pli
regula kaj sexp-eca. Ial ajn, mi planas komenci uzi Skribilon anstataŭ
LaTeĥon laŭ mia kapablo permesos.
Kvankam antaŭ unu aŭ du jaroj mi instalis sen problemo Skribilon, kaj
sporade uzis ĝin sukcese, miaj lastaj provoj estis fiasko. Mi
provis sur malsamaj operaciumoj (Debian, Ubuntu, Xubuntu kaj OpenBSD).
Unue, mi provis instali rekte, tio estas, per antaŭa instalo nur de
Guile-Reader. Tamen tio malsukcesis.
Do, mi pensis ke eble la nuna stato de Skribilo estus pli direktita al
Guix. Ĉar ankaŭ la ideo de Guix plaĉegas al mi, mi akceptas instali ĝin
kiel antaŭkondiĉon por Skribilo (malgraŭ malŝparo da diskospaco!).
Tamen, ankaŭ miaj du provoj instali Guix rezultis kun problemoj. (La
unuan fojon, provante instali Octave-on; la dua, Skribilon.)
Resume, mi volas komenci sendi cim-raportojn (eble nur flavbekulajn
demandojn) pri Skribilo, kaj mi demandas min ĉu estus pli bone centri
pri problemoj de Guile-Reader rekte sur operaciumoj kun propraj
paksistemoj (OpenBSD kun ĝiaj packages, Debian kun ĝia APT) aŭ ĉu vi
preferas ke la bazo estu la GNU-a paksistemo Guix.
Amike,
--
CARLOS CARLEOS KAROLO EL KARLEOJ
Secretario Sekretario
Departamento de Estadística Departemento pri Statistiko
e Investigación Operativa kaj Operaciesploro
y Didáctica de la Matemática kaj Didaktiko de Matematiko
Universidad Oviedo Universitato Oviedo
Principado de Asturias Princlando Asturujo
Reino de España Reĝlando Hispanujo
Teléfono: 73353 SMS: +34 66 004 66 05
_____________________________________________________________________________
Porque altera el orden de la conversación. | Ĉar ĝi fuŝas interparoladon.
> ¿Por qué está mal responder por arriba? | Kial malbonas respondi supere? <
>> Que te respondan por arriba. | Kiam oni supere respondas. <<
>>> ¿Cuál es la mayor brasa en el correo? | Kio plej agacas retpoŝte? <<<
- [skribilo-users] troubles for installing,
Carlos Carleos <=